Mi solene informas, ke ĉi tiu afiŝo estas la lasta skribaĵo ĉi tie. Ekde nun ĉiuj miaj pensoj lokiĝos en propra mia reta hejmo: www.esudovile.net.
Bonvolu viziti la novan retpaĝon kaj aboni ĝian RSS-on!
Ĝis la revido ĉe www.esudovile.net!
Mi solene informas, ke ĉi tiu afiŝo estas la lasta skribaĵo ĉi tie. Ekde nun ĉiuj miaj pensoj lokiĝos en propra mia reta hejmo: www.esudovile.net.
Bonvolu viziti la novan retpaĝon kaj aboni ĝian RSS-on!
Ĝis la revido ĉe www.esudovile.net!
Blogis en Blogo | Leave a Comment »
Ĉi-nokte, ne povante ekdormi, mi kaj mia fraĉjo rememoris la ludon, kiu en la infanaĝo helpis al ni dum la samaj okazoj. Ĝia reguloj estas tre simplaj: unu de ni elpensas vorton, kiu signifas iun aĵon, kaj la alia devas diveni ĝin. Ke tio estu pli simpla, la divenanto povas demandi pri tia aĵo:
— Ĉu mi povus kroĉi ĝin en aŭto kiel talismanon?
— Nu… Se vi volas, ke ĉiuj rigardu vin kvazaŭ frenezulinon…
— Tiam do, ĉu mi povas murdi homon per ĝi?
— Jes, memkompreneble, sed vi devus havi bonan imagon…
…Imagu min, murdantan homon per ĵaluzio…
Blogis en Vivo | Tagged infanaĝo, ludoj | 1 Komento »
Je la unua de septembro komenciĝos la nova akademia jaro, kaj kun ĝi ankaŭ komenciĝos irado al kaj kurado el lernejo. Bonege!
Pro tia grandega ĝojo mi eĉ kapablis fari du erarojn en la sama ekzerco de lingvoekzameno ĉe Lernu.net kaj ne pasi ĝin. Ho, mi mem scias, ke mi estas certa bravulino, sed, nu…
Kaj mi rompis mian ungon. Provante… malfermi la Esperantan manlibron. Nu, kelkiam mi tranĉetas fingron per paĝo de iu libro, sed malfermante ĝin, rompi ungon al mi ankoraŭ neniam sukcesis… Mi scias – tio estas LA SIGNO! Sed mi ankoraŭ ne komprenas, kion la supernaturaj fortoj volis diri al mi… Ik.
Eble mi devas legi kun gantoj. Dufingraj.
Hejmtaskojn fari surmetite helmon.
Kaj al la lernejo veturi per tanko.
Ne, mi ne murmuras – mi nur konstatas la faktojn. La faktojn.
Blogis en Lernado de Esperanto, Parolaĉoj, Vivo | 7 Komentoj »
Ne ne ne, ĉi tiu taglibro neniam estiĝos blogo pri komputilaj programoj ktp., – mi nur serĉas la plej oportunan kaj belan programon por tajpi afiŝon ĉi tien.
Antaŭe mi diris, ke mia Windows ial ne taŭgas por uzi Windows Live Writer (pli lakone – WLW). Ĥa, jes, sed nun ĝi mirakle komencis taŭgi…
Nun mi eĉ ne scias, kiun elekti el ĉi tiuj: WLW aŭ Zoundry Raven, kiun mi priskribis antaŭe. Estas ja pli simple elekti el nur unu programo, ĉu ne?
Kiam mi provis uzi Zoundry Raven (ZR), rimarkis du minusojn:
1. Ĝi iel „angule“ funkcias. Tio estas, ĝi malrapide reagas miajn „ordonadojn“ kaj tiel plu.
2. Ĝi deformas „Alt+X“ signoj. Tion mi rimarkis post la anonco de mia afiŝo. Ekzemple, miaj „–“ (Alt+0150) estiĝis simplaj „-“.
Al mi, kiel amanto de regulaj tekstoj, tio aspektas terurege: ĝi (-) ja ne estas la ĝusta streko, kiun ni devas uzi en niaj skribaĵoj. Komparu ĉi tiujn strekojn: – – —. La unua estas nur teknika signo, eĉ netaŭgata por skribi minuson; la dua (Alt+0150) – certa minuso kaj gramatika streko; la tria (Alt+0151) estas streko, uzata por marki dialogojn. En aliaj lingvoj ĝi ankaŭ funkcias kiel la dua.
Ankaŭ miaj litovaj–germanaj citiloj („“) estiĝis simplaj anglaj (“”). Eble al aliaj tio ne gravas, sed al mi aspektas malbela. : (
Tial ja mi decidis provi WLW–on.
Kaj kio pri WLW?
La unua minuso de ZR ne estas ankaŭ la minuso de WLW – kontraŭe, ĝi funkcias tre „mole“!
Cetere, ĝi aspektas ne tiel simple kiel ZR, sed mi ankoraŭ ne decidis, ĉu tio estas minuso aŭ pluso. : ) Tia aspekto ja iomete senbezone ŝarĝas komputilon…
Nu, sed mi pensas, ke la plej gravan punkton, – ĉu ĝi ne deformos la primaraj signoj de mia teksto, – mi vidos poste la anonco.
Ve, ĝi ne deformas! Bonege!
Blogis en Opinio, Programoj | Leave a Comment »
Eble la plej populara programo por tajpi afiŝojn en blogoj estas “Windows Live Writer“, – ĝi helpas pli oportune kaj rapide tajpi blogafiŝojn sen retumilo. Mi uzus ĝin ankaŭ, sed mia “Windows” ial ne taŭgas por tio. Do, mi komencis serĉi alternativojn.
Mian serĉadon faciligis unu litova afiŝo en blogo de Ričardas Šmaižys (prononci tiel: Riĉardas Ŝmaiĵys), en kiu li rakontis pri Zoundry Raven.
Ankoraŭ ne instalinte ĝin, mi jam rimarkis, ke la programo ne multe “pezas” – nur 10.3 MB. Sed ne nur tio estas la plej granda ĝia pluso – ĝi ja estas absolute portebla! Tio signifas, ke uzantoj de ĉi tiu programeto povas uzi ĝin kie ajn sen instalo.
Instalinte ĝin kaj konektiĝinte ĉe mia wordpress-konto, mi vidis tion:

(Hooo, aldoni bildeton estas tre simple!)
Nu, mi pensas, vi jam komprenis, ke ĉi tiu afiŝo estas skribata ankaŭ kun Zoundry Raven – mi volas provi mem, kiel ĝi funkcias.
Do…
La unua penso estis: “Kia simpla kaj eleganta programeto!” La redakta fenestro aspektas simile al standarta wordpress, do ne estis malfacile kompreni, kio kie troviĝas.
La dua penso estis: “Hmmm, ĝi iel angule funkcias.” Mi ne scias, ĉu pro tio kulpas malnova mia komputilo aŭ la programo mem, sed rimarku, ke ĝi ankoraŭ estas nur en “beta” versio.
Kaj… Restintajn funkciojn mi ankoraŭ ne provis. : ) Mi ja ne estas komputisto, do mi atentas nur al oportuneco kaj beleco de iu programo. ; )
Provu ĝin mem!
Blogis en Opinio, Programoj | Tagged Programoj | 2 Komentoj »
Eĥ, Dio, tuta mia korpo TIEL doloras…
Preparante por longa biciklado kun aliaj esperantistoj, mi faris egan eraron – ĉion metis en… dorosakon, kiun dum la vojaĝo mi portis sur miaj ŝultroj, kaj pro tio ili min treege doloras nun. Miaj gamboj aperas kiel arbaj, kaj la kapo doloras pro hejma vino. : )
La bicikla vojaĝo estis tre interesa kaj… kota! Dum pasinta nokto pluvegis, do ĉiuj vojaĉoj malsekiĝis kaj estiĝis ŝlimaj, alidire, tiuj vojaĉoj fariĝis certa ŝlmiejo. Mia biciklo tiel ŝlimiĝis, ke mi eĉ ne povis pedali – radoj ja ne turniĝis… Sed ĉio fermiĝis bone kaj feliĉe, kaj mi revenis hejmen per sama, sed kota biciklo.
Veterraportantoj (?) promesas varman aŭtunon, do ni jam ekplanis alian vojaĝon. La itinero estos pli longa kaj laciga, sed, kompreneble, kaj pli interesa!
Blogis en La klubo, Vivo | Tagged biciklo, libertempo | 1 Komento »
Ho, finfine ni, membroj de la klubo de esperantistoj, renkontis!
Jes ja, en mia vegetanta urbeto antaŭe ekzistis kaj nune denove establas la klubo de esperantistoj.
Estis tiel…
Kiam mi komencis lerni Esperanton, unu persono komunikiĝis kun mi per Lernu retpaĝo kaj rekontis pri la bicikla vojaĝo ĉirkaŭ Suvalkija (tiel nomiĝas la sud–okcidenta regiono de Litovio), en kiu mi ne partoprenis, ĉar rekte… nenion sciis pri ĝi. Tiun vojaĝon organiziis la oficiala prezidanto de la klubo, pri kiu mi nun tajpas. Do, mi pli ol tiu vojaĝo ekinteresiĝis je aktivado de la klubo.
Ricevinta la retpoŝt–adreson de prezidanto, mi sendis al li retleteron. Li informis min, ke la klubo de esperantistoj ne estas aktiva – estis nenia aktivistoj, kiuj volus kaj povus iniciati futuran aktivadon. Ho, mi ne eblis trarigardaĉi tian ŝancon – mi ja havas multe da ideoj kaj revoj!
Post kelkaj tagoj mi renkontis kun li. Ĉe la taso de teo ni decidis venigi malnovajn membrojn de la klubo por kune diskuti pri ĝia reestablo.
Ili venis.
Ili revenis. Sed tiam jam ĉe la bordo de la lago kun regalo por celebri nian renkonton. Estis bonega tago kaj mirinda renkonto!
Ni kune planis la vojaĝon per bicikloj dum la 16–a de aŭgusto. Kiam ĝi okazos, mi nepre rakontos pri ĝi. Ni ankaŭ havas unu planon, pri kiu mi tajpos iomete post la vojaĝo.
Mi esperas, ke dum la 16–a de aŭgusto la vetero estos bonega…
Blogis en La klubo | Tagged esperantistoj, klubo, libertempo | 4 Komentoj »
Mi jam diris, ke mi scipovas kaj ŝatas ludi per gitaro. Mi ankaŭ fojfoje kantas, do sufiĉe antaŭlonge opiniis, ke estus bonege, se mi povus kanti Esperante. Kompreneble, unue mi serĉis por Esperantaj kantoj ĉe Interreto, sed trovis nur kelkajn. Eble mi ne scipovas vere serĉi. : )
Do, ne trovinta multe da kantoj en Esperanto, mi komencis traduki ilin el angla kaj litova lingvoj. Tio ne estas tiel facila, kiel aperas! Oni bezonas adapti silabojn, ktp., kaj por komencanto, kiu scias nur kelkajn vortojn… Jes ja, mi parolas pri mi! La unua kanto, kiun mi preskaŭ tradukis, estas „One of us“ (Unu el ni), – jen la unua strofo de kanto:
Se Dio havus nomon, kia ĝi estus,
Kaj ĉu vi dirus ĝin kalme,
Se vi renkontus Lin en tuta Lia gloro,
Kion vi demandus, se vi havus unu ŝancon.Jes jes, Dio estas glora, jes jes, Dio estas bona
… : )
Kun la refreno mi havis iomete da problemoj: en, ekzemple, litova lingvo la frazo „tia, kiel ni“ kaj „ĉiuj el ni“ sonas sufiĉe nature, sed mi ne scias, ĉu en Esperanto oni povas diri tiel:
Kio se Dio tia kiel ni, –
Nur la pigro kiel ĉuj el ni,
Nur la planko kiel ĉuj el ni,
Provanta trovi sian hejmon.
La originala kanto ĉi tie. Cetere, ludante mi uzas ĉi tiujn akordojn: Am, F, C, G, sed eblas kaj Em, C, G, D ktp.
Oni necesas traduki nur unu strofo, tamen por mi ja sufiĉas ĉi tiu. : ))
Blogis en Lernado de Esperanto | Tagged Esperanto, gitaro, kanto, muziko | 6 Komentoj »
Kial en eble ĉiuj hororaj filmoj dum la plej terura momento ĉiuj eliroj mistere fremiĝas?
Kial la aŭto ĉiam malfacile ekas veturi?
La ĉefa aktoro aŭ aktorino falas kaj perdas konscion/ne povas kuri pluen?
En la ekstero nepre ege pluvas?
Nur unu alumeto lumigas tutan ejon?
Kial iu nepre elkotiĝas? Fiii!
Mi ĵus spektis filmon „Silent Hill“ (nomon traduki en Esperanton mi ne aŭdacis, sed rigardis en eo. wikipedia.org, – „La Silenta monteto“). Dum duono da tempo mi vidis nigran ekranon… Dum cetera tempo aŭdis kriegon de virino. Nu, ĉio ja. Mi preskaŭ teruriĝis. : ) Mensogas, – mi spektis filmon kun mia frateto, do ne estis tre terure. Espereble, dum nokto mi ne sonĝos premsonĝojn…
Mi ne ŝatas spekti hororajn filmojn, precipe kiam mi estas sola hejme. Entute, esti sola en hejmo ne tre plaĉas al mi, ĉar mi ĉion timas.
…
Cetere, eble iu scias, kiel likvidi rigidiĝintajn (ĉi tiu vorto estas ridinda nur al mi?) makulojn de gluo „Moment“? De haŭto… De haŭto de homo. Ech…
Blogis en Filmoj, Opinio, Parolaĉoj | Tagged Moment, Silent Hill | 2 Komentoj »
Se vi legis antaŭajn miajn afiŝojn, eble jam komprenis, ke nun mi estas lernantino, kiu loĝas en Litovio. Do, se vi rimarkis tion, vi povas nomiĝi je atentema persono. : ) Cetere, mia nomo estas Dovilė.
Mi havas unu frateton. Ho, vere, li nun estas dudek–jara, sed mi ĉiam lin nomigas „frateton“. (Kia kara fratino mi estas…) Bedaŭrinde, li ne tajpas en ia blogo kaj ne scipovas paroli en Esperanto, do pri li sufiĉe. : ) Mi ankaŭ havas panjon. Dum vesperoj ni kune lernas Esperanton, tamen plej ofte mi parolas en Esperanto kun mia pluŝeca anaso, kiun al mi donacis amiko. : ) Ĝi estas mirinda aŭskultanto! Certe. Kun ni ankaŭ loĝas mia avino. Ŝi ofte demandadas pri Esperanto kaj petas traduki ian stultan frazon en Esperanton.
Tiom pri mia familio.
Mi jam diris, ke mi ege ŝatas bicikli. Ofte mi biciklas sola, ĉar tiam mi povas veturi kie mi volas kaj kiel mi volas. Fojfoje mi veturas al la bieno de Paežeriai (tiel nomiĝas la urbeto apud mia hejmurbo) por sidi sur la tablo kaj legi libron.
Mi tre ŝatas legi! Ĉar mi ne scipovas plani mian tempon, plej ofte legas dum nokto. Ankoraŭ mi skribas mem. Beletron. En litova lingvo, kompreneble. Tamen eble iam mi skribos kaj en Esperanto. : ) (Et, revoj de elefanteto, – tiel litovoj diras…)
Foje mi desegnas per komputilo. Sed tre rare… Kaj tiel, kiel vi vidas supre.
Antaŭ pli ol du jaroj mi aĉetis la gitaron kaj komencis lerni ludi per ĝi. Kompreneble, en la komenco mi opiniis, ke miaj fingroj finfine rompos, sed mi DEVIS ellerni! Do, nun mi jam povas bone akompani min.
Ankaŭ mi estas preskaŭ ambaŭdekstrino. Mi skribas per dekstra mano (tamen scipovas kaj per maldekstra), sed, ekzemple, muson de komputilo apogas en maldekstra, – tiel pli oportune.
Nu, kaj tiel plu… : )
Blogis en Vivo | Tagged biciklo, gitaro, legado | 4 Komentoj »