Mi jam diris, ke mi scipovas kaj ŝatas ludi per gitaro. Mi ankaŭ fojfoje kantas, do sufiĉe antaŭlonge opiniis, ke estus bonege, se mi povus kanti Esperante. Kompreneble, unue mi serĉis por Esperantaj kantoj ĉe Interreto, sed trovis nur kelkajn. Eble mi ne scipovas vere serĉi. : )
Do, ne trovinta multe da kantoj en Esperanto, mi komencis traduki ilin el angla kaj litova lingvoj. Tio ne estas tiel facila, kiel aperas! Oni bezonas adapti silabojn, ktp., kaj por komencanto, kiu scias nur kelkajn vortojn… Jes ja, mi parolas pri mi! La unua kanto, kiun mi preskaŭ tradukis, estas „One of us“ (Unu el ni), – jen la unua strofo de kanto:
Se Dio havus nomon, kia ĝi estus,
Kaj ĉu vi dirus ĝin kalme,
Se vi renkontus Lin en tuta Lia gloro,
Kion vi demandus, se vi havus unu ŝancon.Jes jes, Dio estas glora, jes jes, Dio estas bona
… : )
Kun la refreno mi havis iomete da problemoj: en, ekzemple, litova lingvo la frazo „tia, kiel ni“ kaj „ĉiuj el ni“ sonas sufiĉe nature, sed mi ne scias, ĉu en Esperanto oni povas diri tiel:
Kio se Dio tia kiel ni, –
Nur la pigro kiel ĉuj el ni,
Nur la planko kiel ĉuj el ni,
Provanta trovi sian hejmon.
La originala kanto ĉi tie. Cetere, ludante mi uzas ĉi tiujn akordojn: Am, F, C, G, sed eblas kaj Em, C, G, D ktp.
Oni necesas traduki nur unu strofo, tamen por mi ja sufiĉas ĉi tiu. : ))

Saluton! :) Bonŝancon en viaj provoj traduki! Cetere, la teksto de tiu kantaĵo memoretigas min pri “Is this the world we created?” de Queen. (kiun mi antaŭe provis traduki. kaj ne sukcesis :P)
Saluton, Raoni,
„Is this the world we created“ ja treege plaĉas al mi! Kiam mi ellernos Esperanton, mi nepre tradukos ĝin al Esperanto. :P
Bone, bone. Mi ŝatis tion. Sed, ĉu vi estas kristana? Nur por scii, mi ankaŭ tia estas. Se vi volas muzikon Esperante, Mi havas iom. Lasi respondon ĉe Orkuto aŭ sendu min retpoŝtmesaĝo por mi scios. ;) Diru ankaŭ kia muziko vi ŝatas, ĉu ne? Ĝis baldaŭ.
Jes, mi estas kristano. Por mi ankaŭ estas interesaj religiaj certiĝoj de miaj konatoj, sed ili ne estas gravaj por amikado, se tiuj konatoj ne komencas demonstri sian solan veron. : ) En la mondo estas multe da veroj, kaj ni ne povas konstati, kiu el ili estas la plej vera, ĉu ne? Do, ni devas respekti (!) ilin ĉiujn.
Mi tuj sendos mesaĝon al vi per orkut.com. Atendu! ; )
Saluton!
Ankaux mi sxatas tian kanton. Mi komprenpovas la tradukon de strofo tre bone, sed mi ne comprenas via tradukton de refreno, eble cxar ne estas verbo en la unua frazo.
La originala teksto:
What if god was one of us
Just a slob like one of us
Just a stranger on the bus
Trying to make his way home.
Mia traduko:
Kion se Dio estas kiel ni,
Nur pigrulo kiel cxiuj de ni,
Nur strangulo en la bus’
Provanta trovi vojon hejm’.
Bonvolu rekordi la kanton kantante de vi!
Saluton!
Ankaŭ mi ŝatas tian kanton. Mi komprenpovas la tradukon de strofo tre bone, sed mi ne komprenas via tradukton de refreno, eble ĉar ne estas verbo en la unua frazo.
La originala teksto:
What if god was one of us
Just a slob like one of us
Just a stranger on the bus
Trying to make his way home.
Mia traduko:
Kion se Dio estas kiel ni,
Nur pigrulo kiel ĉiuj de ni,
Nur strangulo en la bus’
Provanta trovi vojon hejm’.
Bonvolu rekordi la kanton kantante de vi!