Ĉi-nokte, ne povante ekdormi, mi kaj mia fraĉjo rememoris la ludon, kiu en la infanaĝo helpis al ni dum la samaj okazoj. Ĝia reguloj estas tre simplaj: unu de ni elpensas vorton, kiu signifas iun aĵon, kaj la alia devas diveni ĝin. Ke tio estu pli simpla, la divenanto povas demandi pri tia aĵo:
— Ĉu mi povus kroĉi ĝin en aŭto kiel talismanon?
— Nu… Se vi volas, ke ĉiuj rigardu vin kvazaŭ frenezulinon…
— Tiam do, ĉu mi povas murdi homon per ĝi?
— Jes, memkompreneble, sed vi devus havi bonan imagon…
…Imagu min, murdantan homon per ĵaluzio…
Aĥ, ĵaluzio kontraŭ la antaŭa vitro de la aŭto estas ĉarmega…
8D
Ĝis plu!