Feeds:
Afiŝoj
Komentoj

Memorinte la infanaĝon…

Ĉi-nokte, ne povante ekdormi, mi kaj mia fraĉjo rememoris la ludon, kiu en la infanaĝo helpis al ni dum la samaj okazoj. Ĝia reguloj estas tre simplaj: unu de ni elpensas vorton, kiu signifas iun aĵon, kaj la alia devas diveni ĝin. Ke tio estu pli simpla, la divenanto povas demandi pri tia aĵo:

— Ĉu mi povus kroĉi ĝin en aŭto kiel talismanon?

— Nu… Se vi volas, ke ĉiuj rigardu vin kvazaŭ frenezulinon…

— Tiam do, ĉu mi povas murdi homon per ĝi?

— Jes, memkompreneble, sed vi devus havi bonan imagon…

 

…Imagu min, murdantan homon per ĵaluzio…

Murmurmur

Je la unua de septembro komenciĝos la nova akademia jaro, kaj kun ĝi ankaŭ komenciĝos irado al kaj kurado el lernejo. Bonege!

Pro tia grandega ĝojo mi eĉ kapablis fari du erarojn en la sama ekzerco de lingvoekzameno ĉe Lernu.net kaj ne pasi ĝin. Ho, mi mem scias, ke mi estas certa bravulino, sed, nu…

Kaj mi rompis mian ungon. Provante… malfermi la Esperantan manlibron. Nu, kelkiam mi tranĉetas fingron per paĝo de iu libro, sed malfermante ĝin, rompi ungon al mi ankoraŭ neniam sukcesis… Mi scias – tio estas LA SIGNO! Sed mi ankoraŭ ne komprenas, kion la supernaturaj fortoj volis diri al mi… Ik.

Eble mi devas legi kun gantoj. Dufingraj.

Hejmtaskojn fari surmetite helmon.

Kaj al la lernejo veturi per tanko.

 

Ne, mi ne murmuras – mi nur konstatas la faktojn. La faktojn.

Ne ne ne, ĉi tiu taglibro neniam estiĝos blogo pri komputilaj programoj ktp., – mi nur serĉas la plej oportunan kaj belan programon por tajpi afiŝon ĉi tien.

Antaŭe mi diris, ke mia Windows ial ne taŭgas por uzi Windows Live Writer (pli lakone – WLW). Ĥa, jes, sed nun ĝi mirakle komencis taŭgi…

Nun mi eĉ ne scias, kiun elekti el ĉi tiuj: WLW aŭ Zoundry Raven, kiun mi priskribis antaŭe. Estas ja pli simple elekti el nur unu programo, ĉu ne?

Kiam mi provis uzi Zoundry Raven (ZR), rimarkis du minusojn:

1. Ĝi iel „angule“ funkcias. Tio estas, ĝi malrapide reagas miajn „ordonadojn“ kaj tiel plu.

2. Ĝi deformas „Alt+X“ signoj. Tion mi rimarkis post la anonco de mia afiŝo. Ekzemple, miaj „–“ (Alt+0150) estiĝis simplaj „-“.

Al mi, kiel amanto de regulaj tekstoj, tio aspektas terurege: ĝi (-) ja ne estas la ĝusta streko, kiun ni devas uzi en niaj skribaĵoj. Komparu ĉi tiujn strekojn: – – —. La unua estas nur teknika signo, eĉ netaŭgata por skribi minuson; la dua (Alt+0150) – certa minuso kaj gramatika streko; la tria (Alt+0151) estas streko, uzata por marki dialogojn. En aliaj lingvoj ĝi ankaŭ funkcias kiel la dua.

Ankaŭ miaj litovaj–germanaj citiloj („“) estiĝis simplaj anglaj (“”). Eble al aliaj tio ne gravas, sed al mi aspektas malbela. : (

Tial ja mi decidis provi WLW–on.

Kaj kio pri WLW?

La unua minuso de ZR ne estas ankaŭ la minuso de WLW – kontraŭe, ĝi funkcias tre „mole“!

Cetere, ĝi aspektas ne tiel simple kiel ZR, sed mi ankoraŭ ne decidis, ĉu tio estas minuso aŭ pluso. : ) Tia aspekto ja iomete senbezone ŝarĝas komputilon…

La aspekto de WLW 

Nu, sed mi pensas, ke la plej gravan punkton, – ĉu ĝi ne deformos la primaraj signoj de mia teksto, – mi vidos poste la anonco.

Ve, ĝi ne deformas! Bonege!

Provado de Zoundry Raven

Eble la plej populara programo por tajpi afiŝojn en blogoj estas “Windows Live Writer“, – ĝi helpas pli oportune kaj rapide tajpi blogafiŝojn sen retumilo. Mi uzus ĝin ankaŭ, sed mia “Windows” ial ne taŭgas por tio. Do, mi komencis serĉi alternativojn.

Mian serĉadon faciligis unu litova afiŝo en blogo de Ričardas Šmaižys (prononci tiel: Riĉardas Ŝmaiĵys), en kiu li rakontis pri Zoundry Raven.

Ankoraŭ ne instalinte ĝin, mi jam rimarkis, ke la programo ne multe “pezas” – nur 10.3 MB. Sed ne nur tio estas la plej granda ĝia pluso – ĝi ja estas absolute portebla! Tio signifas, ke uzantoj de ĉi tiu programeto povas uzi ĝin kie ajn sen instalo.

Instalinte ĝin kaj konektiĝinte ĉe mia wordpress-konto, mi vidis tion:

ZR 12.jpg

(Hooo, aldoni bildeton estas tre simple!)

Nu, mi pensas, vi jam komprenis, ke ĉi tiu afiŝo estas skribata ankaŭ kun Zoundry Raven – mi volas provi mem, kiel ĝi funkcias.

Do…

La unua penso estis: “Kia simpla kaj eleganta programeto!” La redakta fenestro aspektas simile al standarta wordpress, do ne estis malfacile kompreni, kio kie troviĝas.

La dua penso estis: “Hmmm, ĝi iel angule funkcias.” Mi ne scias, ĉu pro tio kulpas malnova mia komputilo aŭ la programo mem, sed rimarku, ke ĝi ankoraŭ estas nur en “beta” versio.

Kaj… Restintajn funkciojn mi ankoraŭ ne provis. : ) Mi ja ne estas komputisto, do mi atentas nur al oportuneco kaj beleco de iu programo. ; )

Provu ĝin mem!

Biciklado

Eĥ, Dio, tuta mia korpo TIEL doloras…

Preparante por longa biciklado kun aliaj esperantistoj, mi faris egan eraron – ĉion metis en… dorosakon, kiun dum la vojaĝo mi portis sur miaj ŝultroj, kaj pro tio ili min treege doloras nun. Miaj gamboj aperas kiel arbaj, kaj la kapo doloras pro hejma vino. : )

La bicikla vojaĝo estis tre interesa kaj… kota! Dum pasinta nokto pluvegis, do ĉiuj vojaĉoj malsekiĝis kaj estiĝis ŝlimaj, alidire, tiuj vojaĉoj fariĝis certa ŝlmiejo. Mia biciklo tiel ŝlimiĝis, ke mi eĉ ne povis pedali – radoj ja ne turniĝis… Sed ĉio fermiĝis bone kaj feliĉe, kaj mi revenis hejmen per sama, sed kota biciklo.

Veterraportantoj (?) promesas varman aŭtunon, do ni jam ekplanis alian vojaĝon. La itinero estos pli longa kaj laciga, sed, kompreneble, kaj pli interesa!

La unua nia renkonto

Ho, finfine ni, membroj de la klubo de esperantistoj, renkontis!

Jes ja, en mia vegetanta urbeto antaŭe ekzistis kaj nune denove establas la klubo de esperantistoj.

Estis tiel…

Kiam mi komencis lerni Esperanton, unu persono komunikiĝis kun mi per Lernu retpaĝo kaj rekontis pri la bicikla vojaĝo ĉirkaŭ Suvalkija (tiel nomiĝas la sud–okcidenta regiono de Litovio), en kiu mi ne partoprenis, ĉar rekte… nenion sciis pri ĝi. Tiun vojaĝon organiziis la oficiala prezidanto de la klubo, pri kiu mi nun tajpas. Do, mi pli ol tiu vojaĝo ekinteresiĝis je aktivado de la klubo.

Ricevinta la retpoŝt–adreson de prezidanto, mi sendis al li retleteron. Li informis min, ke la klubo de esperantistoj ne estas aktiva – estis nenia aktivistoj, kiuj volus kaj povus iniciati futuran aktivadon. Ho, mi  ne eblis trarigardaĉi tian ŝancon – mi ja havas multe da ideoj kaj revoj!

Post kelkaj tagoj mi renkontis kun li. Ĉe la taso de teo ni decidis venigi malnovajn membrojn de la klubo por kune diskuti pri ĝia reestablo.

Ili venis.

Ili revenis. Sed tiam jam ĉe la bordo de la lago kun regalo por celebri nian renkonton. Estis bonega tago kaj mirinda renkonto!

Ni kune planis la vojaĝon per bicikloj dum la 16–a de aŭgusto. Kiam ĝi okazos, mi nepre rakontos pri ĝi. Ni ankaŭ havas unu planon, pri kiu mi tajpos iomete post la vojaĝo.

Mi esperas, ke dum la 16–a de aŭgusto la vetero estos bonega…