Feeds:
Afiŝoj
Komentoj

Archive for Julio, 2008

)

Mi kun mia gitaro. : )

Mi jam diris, ke mi scipovas kaj ŝatas ludi per gitaro. Mi ankaŭ fojfoje kantas, do sufiĉe antaŭlonge opiniis, ke estus bonege, se mi povus kanti Esperante. Kompreneble, unue mi serĉis por Esperantaj kantoj ĉe Interreto, sed trovis nur kelkajn. Eble mi ne scipovas vere serĉi. : )

Do, ne trovinta multe da kantoj en Esperanto, mi komencis traduki ilin el angla kaj litova lingvoj. Tio ne estas tiel facila, kiel aperas! Oni bezonas adapti silabojn, ktp., kaj por komencanto, kiu scias nur kelkajn vortojn… Jes ja, mi parolas pri mi! La unua kanto, kiun mi preskaŭ tradukis, estas „One of us“ (Unu el ni), – jen la unua strofo de kanto:

Se Dio havus nomon, kia ĝi estus,
Kaj ĉu vi dirus ĝin kalme,
Se vi renkontus Lin en tuta Lia gloro,
Kion vi demandus, se vi havus unu ŝancon.

Jes jes, Dio estas glora, jes jes, Dio estas bona

… : )

Kun la refreno mi havis iomete da problemoj: en, ekzemple, litova lingvo la frazo „tia, kiel ni“ kaj „ĉiuj el ni“ sonas sufiĉe nature, sed mi ne scias, ĉu en Esperanto oni povas diri tiel:

Kio se Dio tia kiel ni, –
Nur la pigro kiel ĉuj el ni,
Nur la planko kiel ĉuj el ni,
Provanta trovi sian hejmon.

La originala kanto ĉi tie. Cetere, ludante mi uzas ĉi tiujn akordojn: Am, F, C, G, sed eblas kaj Em, C, G, D ktp.

Oni necesas traduki nur unu strofo, tamen por mi ja sufiĉas ĉi tiu. : ))

Read Full Post »

Kial en eble ĉiuj hororaj filmoj dum la plej terura momento ĉiuj eliroj mistere fremiĝas?

Kial la aŭto ĉiam malfacile ekas veturi?

La ĉefa aktoro aŭ aktorino falas kaj perdas konscion/ne povas kuri pluen?

En la ekstero nepre ege pluvas?

Nur unu alumeto lumigas tutan ejon?

Kial iu nepre elkotiĝas? Fiii!

Mi ĵus spektis filmon „Silent Hill“ (nomon traduki en Esperanton mi ne aŭdacis, sed rigardis en eo. wikipedia.org, – „La Silenta monteto“). Dum duono da tempo mi vidis nigran ekranon… Dum cetera tempo aŭdis kriegon de virino. Nu, ĉio ja. Mi preskaŭ teruriĝis. : ) Mensogas, – mi spektis filmon kun mia frateto, do ne estis tre terure. Espereble, dum nokto mi ne sonĝos premsonĝojn…

Mi ne ŝatas spekti hororajn filmojn, precipe kiam mi estas sola hejme. Entute, esti sola en hejmo ne tre plaĉas al mi, ĉar mi ĉion timas.

Cetere, eble iu scias, kiel likvidi rigidiĝintajn (ĉi tiu vorto estas ridinda nur al mi?) makulojn de gluo „Moment“? De haŭto… De haŭto de homo. Ech…

Read Full Post »

Pri mia familio kaj mi

Mi ege ŝatas bicikli! (se vi volas vidi pli granda bildeto, premi sur ĝin)

Mi ege ŝatas bicikli! (se vi volas vidi pli granda bildeto, premi sur ĝin)

Se vi legis antaŭajn miajn afiŝojn, eble jam komprenis, ke nun mi estas lernantino, kiu loĝas en Litovio. Do, se vi rimarkis tion, vi povas nomiĝi je atentema persono. : ) Cetere, mia nomo estas Dovilė.

Mi havas unu frateton. Ho, vere, li nun estas dudek–jara, sed mi ĉiam lin nomigas „frateton“. (Kia kara fratino mi estas…) Bedaŭrinde, li ne tajpas en ia blogo kaj ne scipovas paroli en Esperanto, do pri li sufiĉe. : ) Mi ankaŭ havas panjon. Dum vesperoj ni kune lernas Esperanton, tamen plej ofte mi parolas en Esperanto kun mia pluŝeca anaso, kiun al mi donacis amiko. : ) Ĝi estas mirinda aŭskultanto! Certe. Kun ni ankaŭ loĝas mia avino. Ŝi ofte demandadas pri Esperanto kaj petas traduki ian stultan frazon en Esperanton.
Tiom pri mia familio.

Mi jam diris, ke mi ege ŝatas bicikli. Ofte mi biciklas sola, ĉar tiam mi povas veturi kie mi volas kaj kiel mi volas. Fojfoje mi veturas al la bieno de Paežeriai (tiel nomiĝas la urbeto apud mia hejmurbo) por sidi sur la tablo kaj legi libron.

Mi tre ŝatas legi! Ĉar mi ne scipovas plani mian tempon, plej ofte legas dum nokto. Ankoraŭ mi skribas mem. Beletron. En litova lingvo, kompreneble. Tamen eble iam mi skribos kaj en Esperanto. : ) (Et, revoj de elefanteto, – tiel litovoj diras…)

Foje mi desegnas per komputilo. Sed tre rare… Kaj tiel, kiel vi vidas supre.

Antaŭ pli ol du jaroj mi aĉetis la gitaron kaj komencis lerni ludi per ĝi. Kompreneble, en la komenco mi opiniis, ke miaj fingroj finfine rompos, sed mi DEVIS ellerni! Do, nun mi jam povas bone akompani min.

Ankaŭ mi estas preskaŭ ambaŭdekstrino. Mi skribas per dekstra mano (tamen scipovas kaj per maldekstra), sed, ekzemple, muson de komputilo apogas en maldekstra, – tiel pli oportune.

Nu, kaj tiel plu… : )

Read Full Post »

Mi kaj lingvoj

Mi neniam plendis pri ne fakulto rapide kompreni sistemo de ia lingvo. Alivorte, mi estas lingvema persono, aŭ iu simila. : )

Tamen, malgraŭ tion, mi jam dum kvin jaroj lernas rusa lingvo kaj ne povas paroli facile en ĝi. : ) Eble pro tio, ke mi rekte devas lerni ĉi tiun lingvon, kiel la dua lingvo de eksterlando, en lernejo. En lernejo mi ankaŭ lernas la anglan lingvon dum naŭ jaroj. Ĉi tiu lingvo estas pli facila ol rusa, kaj mi povas glate paroli en ĝi.

Kompreneble, mi ankaŭ parolas en mia denaska – litova – lingvo. Rimarkinda, ke mi tre amas litovan lingvon kaj eble eĉ planas studi filologion de litova lingvo ĉe universitato. Aŭ ne. : ) Ankoraŭ estas unu fako, kiu tre interesigas min. Pri ĝi eble iomete poste.

Do… Esperanton mi jam lernas dum preskaŭ monato. La komenco ne estis malfacila, ĉar mi havis fortan etoson. Unue, mi ekinteresiĝis pri idiomo de Esperanto. Oni devas konfensi, ĝi ne sonis pli bele ol dialekto de litova lingvo kaj, laŭ mi, ne estis sufiĉe kutimita. Poste mi komencis rigardi en Esperanton, kiel en lingvon, kiu estas la bazo de komunumoj kreado.

Entute, ne kutimitaj aferoj ĉiam interesigis min, do tio vigligis komenci lerni. Tamen… tiam mi ne havis multe da tempo. Oni devis prokrasti mian lernadon ĝis ferioj.

Ferioj venis. Apenaŭ mi komencis lerni, provis paroli en Esperanto. : ) Kompreneble, tio ne ĉiam sukcesis, sed mi tre klopodis. Ankoraŭ ne serĉis amikojn por korespondi, tamen ili mem trovis min.

Mi ekatentis je IJK kaj Universala Kongreso, kun amiko komencis provi „veki“ aktivado de mia urbeto esperantistoj, ekvolis helpi al aliaj „novuloj“ de Esperanto. Tio pli kaj pli vigligas min ne cedi kaj ellerni glate tajpi kaj paroli en Esperanto.

Read Full Post »

Saluton, mondo!

Tio estas la unua afiŝo en mia blogo. Fakte, mi ĝuste ne scias, kiel „weblog“ aŭ „blog“ nomiĝas en Esperanto, do decidis nur aldoni Esperantan finaĵon „o“.

Mi jam havas unu paĝon, kie mi tajpas en mia naskiĝa lingvo, tamen mi ĉiam volis provi funkciojn de wordpress.com. Finfine… jen estas mia nova blogo, kiun mi klopodos tajpi en Esperanto.

Cetere, eble vi jam rimarkis, ke mi ankoraŭ estas komencanto. Iomete poste mi skribos pli pri mia lernado kaj mi.

Ĝis poste!

Read Full Post »